Philippians 1:1-30

Esperanto(i) 1 Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj: 2 Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 3 Mi dankas mian Dion cxe cxiu rememoro pri vi, 4 cxiam en cxiu mia pregxo por vi cxiuj farante la peton kun gxojo, 5 pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago gxis nun; 6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo; 7 kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi cxiuj, cxar vi havas min en via koro, kaj vi cxiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaux en la defendo kaj fortigado de la evangelio. 8 CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo. 9 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo, 10 por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo, 11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio. 12 Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektivigxis por la progresado de la evangelio, 13 tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj cxie aliloke; 14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio. 15 Unuj ja proklamas Kriston ecx envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; 16 cxi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; 17 sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj. 18 Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos. 19 CXar mi scias, ke cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo, 20 laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. 21 CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. 22 Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. 23 CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona; 24 tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi. 25 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido; 26 por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi. 27 Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio, 28 kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo; 29 cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li; 30 havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.