Numbers 9:6-12

Esperanto(i) 6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7 kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj? 8 Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin. 9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11 En la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero ili faru gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu. 12 Ili ne lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi; laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin.