Numbers 4:5-14

Esperanto(i) 5 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per gxi la keston de atesto. 6 Kaj ili metu sur gxin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu gxiajn stangojn. 7 Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj gxia konstanta pano estu sur gxi. 8 Kaj ili sternu sur tio rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn. 9 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas uzataj cxe gxi. 10 Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon. 11 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn. 12 Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon. 13 Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur gxi purpuran tukon. 14 Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn stangojn.