Numbers 3:40-43

Esperanto(i) 40 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu cxiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj. 41 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj. 42 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj. 43 Kaj estis cxiuj unuenaskitaj virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.