Numbers 3:1-10

Esperanto(i) 1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj. 2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. 4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro. 5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili servu lin. 7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo. 9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj. 10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.