Numbers 35:15-24

Esperanto(i) 15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence. 16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 17 Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 18 Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 19 La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin. 20 Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis, 21 aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin. 22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco, 23 aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon: 24 tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;