Numbers 35:1-8

Esperanto(i) 1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj. 3 Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo. 4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe. 5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj. 6 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifugxo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn. 7 La nombro de cxiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj. 8 La urbojn, kiujn vi donos el la posedajxoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; cxiu konforme al sia posedajxo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.