Numbers 32:17-22

Esperanto(i) 17 sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando. 18 Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon. 19 Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan. 20 Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21 kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22 kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo.