Numbers 31:29-31

Esperanto(i) 29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo. 30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo. 31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.