Numbers 27:18-22

Esperanto(i) 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaux Eleazar, la pastro, kaj antaux la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaux iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaux la pastro Eleazar kaj antaux la tuta komunumo;