Numbers 22:3-5

Esperanto(i) 3 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj. 4 Kaj Moab diris al la cxefoj de Midjan:Nun tiu popolo formangxos nian tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo. 5 Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri:Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.