Numbers 1:50-53

Esperanto(i) 50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn tendojn. 51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita. 52 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj. 53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.