Numbers 19:13-20

Esperanto(i) 13 CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li. 14 Jen estas la legxo:se homo mortis en tendo, tiam cxiu, kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15 Kaj cxiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun sxnureto, estas malpura. 16 Kaj cxiu, kiu ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo aux tombon, estos malpura dum sep tagoj. 17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon; 18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo. 19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura. 20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.