Esperanto(i)
6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, dissxiris siajn vestojn,
7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.
8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.
10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.