Nehemiah 9:22-27

Esperanto(i) 22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco. 26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.