Esperanto(i)
16 Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn, sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis malantaux la tuta domo de Jehuda.
17 Unuj konstruis la muregon, kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis batalilon.
18 La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto estis apud mi.