Esperanto(i)
2 Kaj venis HXanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
3 Kaj ili diris al mi:La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
4 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.