Matthew 7:7-11

Esperanto(i) 7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8 cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. 9 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon; 10 aux se li petos fisxon, donos al li serpenton? 11 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?