Matthew 5:4-11

Esperanto(i) 4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos. 5 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron. 6 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar ili satigxos. 7 Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton. 8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion. 9 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj. 10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo. 11 Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.