Matthew 5:38-48

Esperanto(i) 38 Vi auxdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; 39 sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian. 40 Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon. 41 Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. 42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi. 43 Vi auxdis, ke estas dirite:Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; 44 sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; 45 por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. 46 CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj? 47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj? 48 Estu do perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.