Matthew 24:1-14

Esperanto(i) 1 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo. 2 Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita. 3 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo? 4 Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 5 CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 7 CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8 Sed cxio tio estas komenco de suferoj. 9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo. 10 Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11 Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn. 12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos. 13 Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita. 14 Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.