Matthew 22:15-22

Esperanto(i) 15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj. 17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne? 18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj? 19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20 Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? 21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. 22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.