Matthew 22:1-46

Esperanto(i) 1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante: 2 La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo, 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni. 4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo. 5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; 6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. 7 Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. 8 Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj. 9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo. 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj. 11 Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston; 12 kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis. 13 Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 14 CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj. 15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj. 17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne? 18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj? 19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20 Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? 21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. 22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. 23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante: 24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. 25 Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; 26 tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa. 27 Kaj post cxiuj la virino mortis. 28 En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis. 29 Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. 30 CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo. 31 Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: 32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj. 33 Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado. 34 Sed la Fariseoj, auxdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektigxis. 35 Kaj unu el ili, legxisto, demandis lin, provante lin: 36 Majstro, kiu estas la granda ordono en la legxo? 37 Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. 38 CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono. 39 Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 40 De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj. 41 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis, 42 dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David. 43 Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante: 44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo? 46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.