Esperanto(i)
1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
2 La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,
3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.
4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.