Matthew 10:16-23

Esperanto(i) 16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj. 17 Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos; 18 kaj antaux provincestrojn kaj regxojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. 19 Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos. 20 CXar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi. 21 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 22 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita. 23 Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.