Mark 9:17-29

Esperanto(i) 17 Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; 18 kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis. 19 Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. 20 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta. 21 Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris:De infaneco. 22 Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. 23 Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto. 24 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25 Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26 Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis. 27 Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis. 28 Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin? 29 Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.