Mark 7:32-37

Esperanto(i) 32 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. 33 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon; 34 kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermigxu. 35 Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare. 36 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin. 37 Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.