Mark 12:28-34

Esperanto(i) 28 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj? 29 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono. 32 Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.