Luke 5:33-39

Esperanto(i) 33 Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas. 34 Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili? 35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36 Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus. 38 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn. 39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; cxar li diras:La malnova estas preferinda.