Luke 2:25-32

Esperanto(i) 25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, 28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: 29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco, 30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon, 31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, 32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.