Luke 23:6-11

Esperanto(i) 6 Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano. 7 Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj. 8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.