Luke 20:9-18

Esperanto(i) 9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo. 10 Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 11 Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis. 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia. 15 Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16 Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu. 17 Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula? 18 CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.