Luke 20:27-38

Esperanto(i) 27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, 28 dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana; 30 ankaux la dua; 31 kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32 Laste mortis ankaux la virino. 33 En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon. 34 Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj; 35 sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas; 36 cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo. 37 Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. 38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li.