Luke 20:10-14

Esperanto(i) 10 Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 11 Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis. 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.