Luke 1:30-33

Esperanto(i) 30 Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio. 31 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.