Luke 17:11-19

Esperanto(i) 11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. 12 Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; 13 kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin. 14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj. 15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta vocxo, 16 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17 Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux? 18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo? 19 Kaj li diris al li:Levigxu kaj iru; via fido vin savis.