Esperanto(i)
20 kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita.
23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.