Luke 12:39-40

Esperanto(i) 39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 40 Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.