Luke 11:8-13

Esperanto(i) 8 Mi diras al vi:Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9 Kaj mi diras al vi:Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10 CXar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. 11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li sxtonon? aux se li petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al li serpenton? 12 Aux se li petos ovon, cxu li donos al li skorpion? 13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.