Leviticus 23:27-44

Esperanto(i) 27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu cxe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo. 28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, cxar gxi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaux la Eternulo, via Dio. 29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo. 30 Se iu animo faros ian laboron en tiu tago, Mi ekstermos tiun animon el inter gxia popolo. 31 Faru nenian laboron; gxi estu eterna legxo en viaj generacioj en cxiuj viaj logxejoj. 32 Granda sabato gxi estu por vi; kaj humiligu viajn animojn; vespere en la nauxa tago de la monato, de vespero gxis vespero festu vian sabaton. 33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 34 Diru al la Izraelidoj jene:Komencante de la dek-kvina tago de tiu sepa monato estu festo de lauxboj dum sep tagoj al la Eternulo. 35 En la unua tago estu sankta kunveno, faru nenian laboron. 36 Dum sep tagoj alportadu fajroferojn al la Eternulo; en la oka tago estu cxe vi sankta kunveno, kaj alportu fajroferon al la Eternulo; ferma festo gxi estas, faru nenian laboron. 37 Tio estas la festoj de la Eternulo, kiujn vi nomos sanktaj kunvenoj, por alporti fajroferon al la Eternulo, bruloferon kaj farunoferon, bucxoferon kaj versxoferojn, cxiun en gxia tago; 38 krom la sabatoj de la Eternulo kaj krom viaj donoj kaj krom cxiuj viaj promesoj, kaj krom cxiuj viaj memvolaj oferoj, kiujn vi donos al la Eternulo. 39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo. 40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, brancxojn de palmoj kaj brancxojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaux la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj. 41 Kaj festu tiun feston de la Eternulo dum sep tagoj en la jaro; eterna legxo tio estu en viaj generacioj; en la sepa monato festu gxin. 42 En lauxboj logxu dum sep tagoj, cxiu indigxeno en Izrael logxu en lauxboj; 43 por ke sciu viaj generacioj, ke en lauxboj Mi logxigis la Izraelidojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio. 44 Kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj.