Lamentations 2:19-22

Esperanto(i) 19 Levigxu, ploregu en la nokto en la komenco de cxiu gardoparto; Elversxu kiel akvon vian koron antaux la vizagxo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortigxas de malsato en la komenco de cxiuj stratoj. 20 Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! CXu ie aliloke mangxis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? CXu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj? 21 Surtere sur la stratoj kusxis junuloj kaj maljunuloj; Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo; Vi mortigis en la tago de Via kolero, bucxis kaj ne kompatis. 22 Kiel por festa tago Vi kunvokis de cxirkauxe miajn terurajn najbarojn, Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu savigxis, neniu restis; Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, cxiujn ekstermis mia malamiko.