Judges 9:8-15

Esperanto(i) 8 Iris la arboj, por sanktolei regxon super si; kaj ili diris al la olivarbo:Regxu super ni. 9 Sed la olivarbo diris al ili:CXu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio kaj homoj, ke mi iru vagi super la arboj? 10 Kaj la arboj diris al la figarbo:Iru vi, regxu super ni. 11 Sed la figarbo diris al ili:CXu mi perdis mian dolcxecon kaj miajn bonajn fruktojn, ke mi iru vagi super la arboj? 12 Kaj la arboj diris al la vinberujo:Iru vi, regxu super ni. 13 Sed la vinberujo diris al ili:CXu mi perdis mian moston, kiu gajigas Dion kaj homojn, ke mi iru vagi super la arboj? 14 Tiam cxiuj arboj diris al la dornarbusto:Iru vi, regxu super ni. 15 Kaj la dornarbusto diris al la arboj:Se vere vi sanktoleas min kiel regxon super vi, tiam venu, sxirmu vin sub mia ombro; se ne, tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon.