Judges 10:12-14

Esperanto(i) 12 Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13 kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14 Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.