Joshua 7:21-26

Esperanto(i) 21 Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio. 22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montrigxis, ke tio estas kasxita en lia tendo kaj la argxento estas sub tio. 23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo. 24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn, kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Ahxor. 25 Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn. 26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.