Joshua 24:15-24

Esperanto(i) 15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj. 23 Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.