Joshua 17:1-13

Esperanto(i) 1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, cxar li estas la unuenaskito de Jozef; al Mahxir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, cxar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Basxan. 2 Estis donite ankaux al la ceteraj filoj de Manase laux iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de HXelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de SXehxem kaj al la filoj de HXefer kaj al la filoj de SXemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laux iliaj familioj. 3 Sed Celofhxad, filo de HXefer, filo de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Mahxla, kaj Noa, HXogla, Milka, kaj Tirca. 4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedajxon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedajxon inter la fratoj de ilia patro. 5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Basxana, kiu estas transe de Jordan; 6 cxar la filinoj de Manase ricevis posedajxon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase. 7 Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx. 8 Manase ricevis la landon Tapuahx; sed la urbon Tapuahx cxe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj. 9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finigxas cxe la maro. 10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Asxer ili kuntusxigxis norde, kaj kun Isahxar oriente. 11 CXe Isahxar kaj Asxer apartenis al Manase Bet-SXean kaj gxiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de En-Dor kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Taanahx kaj de gxiaj urbetoj, kaj la logxantoj de Megido kaj de gxiaj urbetoj, kaj la triobla altajxo. 12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando. 13 Sed kiam la Izraelidoj plifortigxis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.