Jonah 1:12-15

Esperanto(i) 12 Li respondis al ili:Prenu min, kaj jxetu min en la maron; tiam la maro kvietigxos por vi; cxar mi scias, ke pro mi trafis vin cxi tiu granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, cxar la maro farigxadis cxiam pli kaj pli malkvieta kontraux ili. 14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de cxi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; cxar Vi, ho Eternulo, povas fari cxion, kion Vi volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj jxetis lin en la maron; tiam la maro cxesis koleri.