John 6:51-56

Esperanto(i) 51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. 52 La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi? 53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon. 54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. 55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo. 56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.