John 5:20-29

Esperanto(i) 20 CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru. 21 CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. 22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos. 26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.