John 3:1-36

Esperanto(i) 1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj; 2 tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. 3 Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi? 5 Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj. 8 La vento blovas, kie gxi volas, kaj gxian vocxon vi auxdas, sed vi ne scias, de kie gxi venas kaj kien gxi iras; tia estas cxiu, kiu estas naskita de la Spirito. 9 Nikodemo respondis kaj diris al li:Kiel povas tio farigxi? 10 Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion? 11 Vere, vere, mi diras al vi:Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. 12 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros encxielajn? 13 Kaj neniu supreniris en la cxielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la cxielo, la Filo de homo, kiu estas en la cxielo. 14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon. 16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. 17 CXar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por jugxi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. 18 Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio. 19 Kaj jen estas la jugxo:ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, cxar iliaj faroj estis malbonaj. 20 CXar cxiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. 21 Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio. 22 Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis. 23 Johano ankaux baptadis en Enon, proksime de Salim, cxar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj. 24 CXar Johano ankoraux ne estis jxetita en malliberejon. 25 Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo. 26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li. 27 Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo. 28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li. 29 Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis. 30 Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi. 31 Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj. 32 Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. 33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera. 34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton. 35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.